Enkomputiligis Don HARLOW |
Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana, Sur la korton alvokas tri filojn: "Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn, Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn. Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo Al ni Vilno trumpetas ordonojn: Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon Kaj princ' Kejstut atakos Teŭtonojn. Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas; Litvaj dioj konduku vin, benu! Por la vojo utila bona vorto konsila: Tri vi estas, tri vojojn vi prenu. Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi Kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta; Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj, En amasoj la rublo sonanta. Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali: Pereadu Krucistoj-hundfratoj! Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora, Briliantoj en pastraj ornatoj. Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno, Nur malriĉan akiron li trovos; Tie inda nur havo: bona ŝildo kaj glavo, Kaj Polinon kunpreni li povos. Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj! Gajaj, kiel la junaj katetoj; Blanka, roza la vango, kvazaŭ lakto kaj sango La okuloj – brilantaj steletoj. El Poluj' mi junaĝa, batalanto kuraĝa, Antaŭ jaroj alportis edzinon... Jam ne batas la koro – kun malĝojo, doloro Rememoras mi vian patrinon." Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn; La armitajn forportis ĉevaloj. Aŭtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas; Eble falis en sangaj bataloj... Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita, Sub la burko objekto tre granda. "Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo?" – "Ne, patreto, filino Pollanda!" Per la nego kovrita, rajdas viro armita, Sub la burko akiro tre granda. "El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena! – "Bofilino, patreto, Pollanda!" Per la nego kovrita, tria viro armita, Ion grandan li kaŝas sub vesto: Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis Por la tria edziĝa la festo. |