Enkomputiligis Don HARLOW

Abelaj instruoj

de Cezar


Se abel' nin krude pikas,
tio ja ne nur tragikas.
La abelo nin indikas,
ke plu vivo en ni ŝrikas.

Kaj mortante la abelo
montras nin kun vera belo,
ke sindon' por granda celo
estas pli ol nur fabelo.