![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Ho ve, vi senkompataj sagoj de Amoro! Senkompate vi trabatas la korojn de la trafatoj. Vin lasas frida, kiom da doloroj vi estigas ĉe virinoj kaj viroj, kiuj antaŭe, sen la brulanta amo, estis tute kontentaj. Sendite de la petola dia knabo de l' amo, vi trafas, kaj se oni eltiras vin, la dolĉa veneno jam efikas. Kaj tio signifas, ke la kruela ludo jam komenciĝis. Ho ve, vi senkompataj sagoj de Amoro! |