Enkomputiligis Don HARLOW |
Bonan matenon, fiera belulino. Donu al mi, se eblas, kiseton. Ridetu almenaŭ iomete, se tio ne plu estas postulo troa por vi, kvankam mi tiom kruele vundis vian tumultantan koron. Bonan matenon, fiera belulino. Kiel anĝelo de venĝo vi puŝis vian tranĉilon el kolero kaj furiozo en mian ŝtoniĝintan koron. Rigardu, kiom mi suferas pro ĝi! Bonan matenon, belulino. Ne plu militu kontraŭ mi. Surgenue mi petas vin! Mi ja jam lernis la lecionon. Mi ja jam subskribis la pacan kontrakton. Mi nun plena de pento akceptas, ke ankaŭ mi estas nur homo, kaj ne dio, kiel mi supozis orgojle. Bonan matenon, fiera belulino! Mi malfermas la ruĝan fenestron por vi! Rigardu, la ŝtormo enblovas, la mevoj krias, hej belulino, venu do, ekstaru finfine, mia kara "Ne-tuŝu-min!" Ni havas taskojn. Ni batalu! Por ni mem, fiera belulino! Kaj por ĉiuj aliaj!! |