Enkomputiligis Don HARLOW |
Kara mimo en Parizo, Chaplin sur la strato, mi por vi poemon skribas kiel via frato. Mi de vi nenion scias, eĉ ne aŭdas vorton, sed amiko, mi admiras vin kaj vian forton. Homo rara vi ja estas, pantomima grando, kun melono sur la kapo belo de la lando. Via mondolingvo muta, via palpebrumo, montras, ke la homo estas pli ol nur kostumo. Kiel vi la kisojn ĵetas En pariza parko, tio estas majstroverko ne de iu ŝarko. Tio estas ja mesaĝo el pli bona mondo, mi vin dankas, kamarado, tramp' kaj vagabondo. Restu forta, mi deziras, kontraŭ la enuo, per silento el la koro, meze de la bruo. |