Enkomputiligis Don HARLOW |
Denove en mia vilaĝo | Wieder in meinen Dorf |
---|---|
Mi estas denove en mia vilaĝo. Mi serĉas la domon de mia avino kaj ne plu trovas ĝin. Mi serĉas nian ĝardenon kun la somerfloroj, kun la fragoj, kun la terpomoj kaj la tigobrasiko, sed ne trovas la ĝardenon. Mi serĉas mian somerkabaneton ĉe la nuksarbo kaj ne trovas ĝin. Mi serĉas la kareseojn de mia avinjo, sed mi trovas ilin nenie. Mi iras al la lageto de la fajrobrigado kaj serĉas la ranojn kaj akvolentojn en la lageto. Mi ne trovas ilin. Mi serĉas la gajan Kornelia, kiu donis al mi la unuan kison en fojnostako, kaj kiun mi tiom amis, sed mi ne plu povas kisi ŝin. Mi serĉas mian ridantan onklon en armea uniformo sur la vilaĝstrato, sed mi ne povas saluti lin. Mi serĉas mian onklinon Helga, la sportistinon, kiu en longa robo kaj longaj ŝtrumpoj per biciklo aŭdace preterflugas surstrate. Sed mi ne vidas ŝin. Mi serĉas la grandajn aluminiajn laktujojn sub la granda kverko antaŭ la gastejo. Mi ne trovas ilin. Mi serĉas en la gastoĉcambro de la gastejo la lavopelvon kaj la akvokruĉon kaj la malnovan kamparanan ŝrankon, sed mi trovas nenion el tio. Mi serĉas la bigotan Lucia kun la krucifikso, kiu deziris min en la inferon, ĉar ŝi erare estis konvinkita, ke nur mi povis esti la ŝtelinto de la krucifikso. Mi serĉas en la gastejo la ĉambron, en kiu ni ĉiuj, la kamparanoj, kaj mi, la blonda bubeto, rigardis la finludon de la piedpilka ĉampionato en Britlando. Sed pro alikonstruo mi ne plu trovas ĝin. Mi iras en la arbareton kun la lageto kaj vulpokaverno kaj la betuloj kaj serĉas tie la majskarabojn. Sed mi ne plu trovas majskarabojn. Mi reiras en mian vilaĝon kaj serĉas min ĉie, sed mi malaperis por ĉiam. Mi estis nur la infano de la translokitoj el Orienta Prusujo, kiuj baldaŭ transloĝiĝis en urbon. Mi serĉas min ĉie. Mi serĉas min longe kaj vane. Sed mi trovas min nenie. |
Ich bin wieder in meinem Dorf. Ich suche das Haus der Großmtter und finde es nicht mehr. Ich suche unseren Garten mit den Sommerblumen und den Erdbeeren und den Kartoffeln und dem Kohlrabi, doch finde ihn nicht. Ich suche meine Sommerlaube am alten Nußbaum und finde sie nicht. Ich suche die Zärtlichkeit meiner Großmutteer und finde sie nirgendwo. Ich gehe zum Feurwehrteich und suche die Frösche und die Wasserlinsen im Teich, doch ich finde sie nicht. Ich suche die fröhliche Cornelia, die mir im Heuschober den ersten Kuß gab, und die ich ich so sehr geliebt habe, doch ich kann sie nicht mehr küssen. Ich suche meinen lachenden Onkel in Armeeuniform auf der Dorfstraße, aber ich kann ihn nicht begrüßen. Ich suche meine Tante Helga, die Sportlerin, die in langem Kleid und langen Strümpfen auf einem Fahrrad wie ein Pfeil die Straße tollkühn entlangsaust. Aber ich sehe sie nicht. Ich suche die großen Aluminiummilchkannen unter der großen Eiche vor dem Gasthaus und finde sie nicht. Ich suche im Gastzimmer des Gasthauses die Waschschüssel und den Wasserkrug und den alten Bauernschrank, aber ich finde nichts davon. Ich suche die bigotte Lucie mit dem Kruzifix, die mich in die Hölle wünschte, weil sie fälschlicher Weise überzeugt war, daß nur ich als Dieb des Kruzifixes in Frage käme. Ich suche im Gasthof nach dem Zimmer, in dem wir alle, die Bauern des Dorfes, und ich der kleine blonde Lausbube, das Endspiel der Fußballweltmeisterschaft ind England angesehen hatten. Doch ich finde es wegen eines Umbaues nicht mehr. Ich gehe in das kleine Wäldchen mir dem kleinen Seee und dem Fuchsbau und den Birken und suche dort Maikäfer. Aber ich finde keine Maikäfer mehr. Ich gehe zurück ins Dorf und suche mich überall, doch ich bin für immer verschwunden. Ich war nur das Kind der Umquartierten aus Ostpreußen, die bald in die Stadt zogen. Ich suche mich überall. Ich suche mich lange und vergeblich. Doch ich finde mich nirgendwo. |