Enkomputiligis Don HARLOW

Kontraŭ la frido

de Cezar


Kiam ĉiuj
jam estas fridaj,
vi ne estu frida.

Kiam ĉiuj
jam adoras
la sangavidan beston,
almenaŭ VI ne adoru ĝin.

Se ĉiuj jam ĉesis batali
kontraŭ la bestaĉo,
ĉar ne havas sencon
laŭ ilia devota opinio,
Vi ne ĉesu batali!

Ne forgesu, ke
ĉio dependas de vi.
La tuta universo
dependas sole
kaj en ĉiu kazo
nur de la agoj
de la individuoj.

Se vi ne estas frida,
kaj se vi ne adoras
viajn distretantojn,
se vi ne estas devota
kaj se vi ne ĉesas
batali kontraŭ ili,
tiukaze baldaŭ ankaŭ aliaj
ne plu estos fridaj
kaj ne plu adoros
la murdistojn de
tutaj popoloj.

Se vi rezistas la kapitalismon,
ankaŭ aliaj baldaŭ rezistos
kaj komencos subfosi kun vi
tiun fridan socian ordon.
Ĉio dependas nur de vi mem.
Montru al ili viajn dentojn.
Ekstaru kontraŭ
la morta socio,
kies koro glaciiĝis.

Se vi komencas batali
por nia bona afero,
baldaŭ ankaŭ aliaj
ekstaros por ĝi.

Kontraŭ la frido
vian reziston!
Kontraŭ la frido
vian koron!

Ne hezitu plu!
Ekstaru!