Enkomputiligis Don HARLOW

Kapricaj koloroj

de Cezar


El la ruĝo, kiun mi hatis pli kaj pli,
mi faris esplorvojaĝon en la nigron.
La nigro senpene estingis la ruĝon
kaj tiel havigis al mi ŝajnan kontentiĝon,
ĝis ĝi fine- kiel la ruĝo- fariĝis kateno.
Nigro, kiu komencas gorĝopremi iun,
oni povas bridi nur per grandioza lazuro,
kaj tiel mi enamiĝis en la lazuron de la ĉielo.
Sed ĉar la lazuro por mi estas la koloro de la paradizo,
mi ne longe eltenis en la lazura paradizo kaj sopiris
al la ekscitigaj flavo kaj oranĝo, kiuj povus elaĉeti min
el la trankvilo de la ĉiela bluo.
Mi furiozis en flavo kaj oranĝo kun la krea forto de giganto,
sed aĥ, la flavo kaj la oranĝo subite fariĝis ruĝaj,
kaj la ruĝo kriis kiel perdiĝintaj animoj krias,
kaj fariĝis nigre antaŭ miaj okuloj kaj mi sopiris ree
al la lazuro de la ĉielo.
La ĉielo fariĝis blua, kaj ĉio, kio
je turmento kaj doloro kaj hato enestis en mi,
retiriĝis en la bluan horizonton,
kie tiuj nigraj sentoj fine tute perdiĝis.
Kaj tiam mi vidis la bluan floron,
kaj mi kuris al la blua floro,
sed kiam mi atingis ĝin, ĝi ne plu estis blua.
La suno estis subironta, en flavo kaj oranĝo.
Kaj mi volis firmteni min en tiu flavo kaj oranĝo,
sed la suno fariĝis pli ruĝa kaj ruĝa
kaj la nigra nokto falis sur min.
Kaj mi, kiu ne povas elteni longe en nur unu koloro,
sopiregis jam la nobelecan bluon de la venonta tago.