Enkomputiligis
Don HARLOW
Kara besto,
de Cezar
estas nur la testo,
de la bestoresto
pro la vestinvesto
al pupetofesto.
Estas do nur testo,
kaj ne manifesto
por la kokokresto
aŭ por homincesto.
Tio estas testo,
kaj ne Bukareŝto,
surda testobesto,
kun la vostoresto.