Enkomputiligis Don HARLOW

Karikaturo el Sovetunio

de Cezar


Karikaturo el Sovetunio Karikatur aus der Sowjetunion
- la Ĝenerala Sekretario-

Arbaro de fontoplumoj,
globkrajonoj kaj krajonoj,
tenataj kiel flagostangoj
de dense starantaj
larĝvizaĝaj
aŭ magraj viroj
en nigraj kostumoj
kun nigraj krajonoj
kaj blankaj ĉemizoj
kaj grandaj kvarangulaj okulvitroj,
kiuj tenas en brusta alto
grandajn afiŝojn
kun surskriboj kiel
direktivoj
instrukcioj § 1
kaj tiel plu.
Antaŭ la grandaj afiŝoj staras
elstarante el potenca baraĵo
de gigantaj nigraj kaj blankaj krajonpintoj
tre kompakte en nigra kostumo kaj blanka ĉemizo,
kun militeca brakgesto la harpintojn salutante tuŝante,
larĝvizaĝe kaj kun forta mentono
morne-optimisme rigardante al nevidebla foro,
la tiom amata kaj ĉiuflanke adorata ŝtatestro
de la lando: la Ĝenerala Sekretario.
- Der Generalsekretär-

Ein Wald von Füllfederhaltern,
Kugelschreibern und Bleistiften,
wie Fahnenstangen gehalten
von dichtgedrängten
breitgesichtigen
oder hageren Männern
in schwarzen Anzügen
mit schwarzen Schlipsen
und weißen Hemden
und großen eckigen Brillen,
die in Brusthöhe
große Plakate
mit Aufschriften wie
Direktive
Instruktion § 1
und so weiter
halten.
Vor den großen Plakaten steht
herausragend über einen mächtigen Wall
aus gigantischen schwarzen und weißen Bleistiftspitzen
sehr kompakt im schwarzen Anzug und weißem Hemd,
in militärischer Armhaltung die Haarspitzen berührend grüßend,
breitgesichtig und mit massivem Kinn grimmisch-optimistisch
ins Unsichtbare schauend, der hervorragende Vorsitzende,
das so sehr geschätzte und allseits bewunderte Staatsoberhaupt
des Landes: der Generalsekretär.

Noto

Rimarko: verkita de mi en 1987, en la Orwell-jaro, bedaŭrinde ankaŭ en la nova jarcento plu aktuala. La Ĝenerala Sekretario kiel titolo vivas plu ― ĉe SAT. (Cez)