Enkomputiligis Don HARLOW

La kolero de Dio

de Cezar


En la karavano estas varmege
kiel en bakforno.
La ŝvito fluas de sur mia korpo
pigre kiel lafo.
Mi fuĝas eksteren
kaj sternas min
sur blanka plasta kuŝbenko.
Mi kuŝas kiel mortinto, sed
delikata venteto, kiu tuŝas
mian tute letargian korpon,
supozigas min, ke mi tamen
iam povos ekstari denove.
Mi devas pensi pri Kinski
en la filmo: "La kolero de Dio?".
Sed tiu espero, ke iam... mi...
denove... baldaŭ forsinkas
en apatio.
Kaj nia bunta ŝtofa papago
kun sia turnebla vosto
ree gapas sur la stango
tute rigida kaj senviva.

Mian revon pri kariero
kiel granda artisto
mi povas certe forgesi;
el tiu lekuminjelapostaĵ-
apatio mi verŝajne
neniam plu leviĝos...