Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi konis virinon, kiu amis min laŭ mia sento. Kiel papilio aŭ mevo ŝi flugis en miaj sonĝoj kaj revoj. Ĝis ŝi instruis min, ke mi estas tute normala stultulo kiel ĉiuj aliaj, eble eĉ iom pli stulta. Ŝi diris, ke ŝi tute ne serĉis amon ĉe mi. Kaj la poemojn, kiujn vi skribis? Tiujn mi skribis en la memoro al tute alia persono, komprenu, karulo, ne por vi, kion vi imagas? Fakte mi ne konas vin, karulo. Kaj en certa senco ŝi efektive pravas. Ŝi skribas plu poemojn al aliaj, kaj miajn alsenditajn mencias en tiuj poemoj de tempo al tempo en citatoj. Pro venĝo? Pro mokemo? Pro forgesemo? Pro iu alia kaŭzo? Tion mi certe neniam ekscios. |