Enkomputiligis Don HARLOW |
La muziko el la fabriko | Die Musik aus der Fabrik |
---|---|
Jen la muziko el la fabriko, la kompaktdiskorgio de vica muziko. Tio estas la kompaktdiska rotacio, kontrolata de la fabrikdirekcio, por ke ne io ekbrulu en la muzikhaloj, por ke la profito nel malpliiĝu, por ke ĉio iru perfekte, ĉar la senfina spektaklo sur la kolosaj scenejoj devas iri plu. Jen la nova erao de la rokmuziko. Ĉion, kion vi bezonas por tio, estas multe da mono, por ke tintadu la kasoj. Aĉetu al vi iom da amo. Ĝuu gxin! La stratbatalanto nun frekventas aristokratajn rondojn. Softuloj kopias softulojn, ĝis la sekvanta generacio rajtas lavi la cerbojn. Ribelema rokmuziko, kiom vi ŝanĝiĝis, de ekkrio al karitata hipokriteco. Iras antaŭen, glite, flue, glate, rapide anstataŭigebla: unu maksimuma -KD kaj plia M-KD, unu disko, du diskoj, tri diskoj, 20 diskoj, unu koncert-KD, kaj unu "Plej bonaj" kaj unu "Plej grandaj", kaj tiam ankoraŭ KD por la tute stultaj, de turneo al turneo kaj de koncerto al koncerto, ĝis la fino de ĉiuj turneoj kaj koncertoj. Sendevige, sendolore, adaptite. Jes ja, tio estas la muziko el la fabriko. Pecon post peco, ne pensu reen. Ĉion, kion vi bezonas, estas iom da feliĉo. Jen la sound all around, jen la muziko el la fabriko. Jen la bridita orgasmo sen iu sarkasmo. Lasu vin ravi pecon post peco ... Ili ĉeestas por ni, la muzikistaj formikoj el la muzikfabrikoj. Ili faras la muzikon por ni. Malstreĉiĝu, ĝuu ĝin! Pecon post peco, la muzikon el la fabriko. Ne sonĝu reen, ĝuu rapide vian kurtan feliĉon. Jen la bridita sarkasmo sen iu orgasmo. Ĝis do! Ĝis baldaŭ! Ĝis plia rapida fiko ĉe muziko el la fabriko. |
Das ist die Musik aus der Fabrik. Die Kompaktdiskorgie der Reihenmusik. Das ist die CD-Rotation, kontrolliert von der Fabrikdirektion, damit nichts anbrennt in den Musikhallen, damit der Profit nicht abfällt, damit alles perfekt geht, weil das endlose Spektakel auf den kolossalen Bühnen weitergehen muss. Das ist die neue Ära der Rockmusik. Alles, was dafür nötig ist, ist viel Geld, damit die Kasse klingeln kann. Kauf dir ein bisschen Liebe. Genieß es! Der Strassenkämpfer verkehrt nun in aristokratischen Runden. Softies kopieren Softies. Bis die nächste Generation Gehirne waschen darf. Rebellische Rockmuzik, wie hast du dich gewandelt, vom Aufschrei zur karitativen Heuchelei. Es geht voran, gleitend, fließend, glatt, schnell austauschbar: eine Maxie-CD, und noch eine Maxie-CD, eine Scheibe, zwei Scheiben, drei Scheiben, 20 Scheiben, eine Konzert-CD, eine "Best of", und dazu noch eine "Greatest". Und dann noch eine Scheibe für die mit 'ner Scheibe, von Tournee zu Tournee, von Konzert zu Konzert, bis zum Ende aller Tourneen und Konzerte. Unverbindlich, schmerzfrei, angepasst. Jawohl, das ist die Musik aus der Fabrik. Stück für Stück, denk nicht zurück. Alles, wa du brauchst, ist ein bisschen Glück. Das ist der Sound all around. Das ist die Musik aus der Fabrik. Das ist der gezügelte Orgasmus, ohne jeden Sarkasmus. Lasss dich bezaubern, Stück für Stück. Sie sind für dich da, die Musikerameisen aus der Musikfabrik. Sie machen die Musik für dich.. Entspann dich, genieß es! Stück für Stück, die Musik aus der Fabrik. Träum dich nicht zurück, genieße es schnell, dein kurzes Glück. Das ist der gezügelte Sarkasmus ohne jeden Orgasmus. Tschüss also, bis bald! Bis zum nächsten schnellen Fick bei der Musik aus der Fabrik. |