Enkomputiligis Don HARLOW |
Ni, la biciklintaj gecezaroj, la nedisigebla duopo, sidas pace enombre de maljuna kverko antaŭ la ekskursa restoracio "Kverela arbaro", ĉar la lokoj sub la sunombreloj pro Pentekosto jam ĉiuj estas okupitaj. Ni trinkas ĉiu sian bieron. Donjo la saksan "Radeberger" kaj mi la gistan tritikan bieron "Franziskaner", kiun mi trinkadas kun plezuro, de kiam mi provis ĝin la unuan fojon en kooperativo de franciskaj monaĥoj ie en la Rhoen-montaro. (Tie, kie mi kunprenis sur folio en la preĝejo la sunkantadon de Franco de Assisi.) Kaj efektive, La suno ridas al ni. La juna kelnerino, kiu konas nin kiel biciklantajn gastojn, same jam de fore ridetas. Jen, ĝuste en la momento, kiam la kelnerino alvenis, mia kara subite diras sufiĉe laŭte al mi: "Sed la lekadon mi bele dekutimigis al vi." Ŝi ridetas ĉe tio sian plej belan rideton al mi, preskaŭ suspektige. Mi respondas rikane: "Kiun?" Ŝi: "Hehe, kial kiun?" Mi je tio tute senkulpe diras: "Kiun lekadon vi celas, Donjomuseto?" La kelnerino kiu staras kiel naiva ŝafido, tamen ege plezuriĝas pri nia dialogo. Donjo respondas kun ridego: "La lekadon de la tranĉilo kompreneble, kion vi pensas pri mi, porketo!?" "Aĥ, tiun, ĉu vere", mi respondas seke. "Tion mi devas noti al mi, ke VI dekutimigis al mi la lekadon de tranĉiloj, el tio mi faros poemon." Mi denove rikanas. Ŝi trovas krajonon en sia ruĝa dorsosako, sed ne notkajeron. Tial mi devas skribi tiun poemon pri la dekutumigo de mia lekado de tranĉiloj kaj de aliaj aferoj en la adresaron de la E-kalendaro, kie ankoraŭ estas iom da loko. Post la fino de la notado, kiam ni estas eltrinkintaj nian bieron kaj mi krome manĝis la bonege gustantan "Soljanka-supon", kiu transvivis la politikajn ŝanĝojn sen iuj obstakloj, mi donas al la linda juna kelnerino ĉiujn miajn cendojn, kiujn mi havas en la monujo, pri kio ŝi videble tre ĝojas. Verŝajne ne tiom pro la cendoj mem, sed pro la gesto. Kaj mi pensas iomete frivole, ke mi volonte foje, hm... Sed Donjo rigardas min tute impertinente, ŝi ja scias, kion mi ĝuste pensis. "Prefere ne, kara", ŝi diras amuziĝante. "Kion vi pensas pri mi", mi diras iomete melankolie, "mi ja jam eĉ ne plu pensas pri tiaj perversaj kaj kontraŭetikedaj aferoj, ĉu ne, Donjomuseto?" "Nu, venu", ŝi diras nur seke. Sed sur ŝiaj lipoj ekmontriĝas ia delikata kaj kaŝita alludo. |