Enkomputiligis Don HARLOW

Unue mortos la poezio

(pesimisma prozpoemo)

de Cezar


Ĉu vi ridos ĉu vi ploros,
EGALE!!!
Neniu el vi tion transvivos.
Neniu el vi elvenos el ĉi tio vivanta.
Vi devos morti: ĈIUJ!
En la frido de la universo
viaj spuroj
perdiĝos,
egale, kion vi pensas.
Vi devos morti,
egale kion vi diras.
Ĉu vi ekscitiĝas ĉu ne,
EGALE! EGALE!

La vico estas jam fiksita:
unue mortos la poezio.
Poste vi.
Almenaŭ tio
jam estas klara.