Enkomputiligis Don HARLOW

La principo espero

de Cezar


Vivu sur tiu buĉfabrika planedo
kiel esperanto en kancerkliniko.

Lernu estimi vin mem,
eĉ, se vi estas nur la celtabulhomo
en aĉa Miĉjomusofilmo.

Karesu, kiam oni diras al vi,
ke vi malamu la aliajn.
Rezistu per via tuta energio
kaj per via plena fantazio
la detruon de via animo.