Enkomputiligis Don HARLOW

La malaperinta kuko

de Cezar


Estas infanfesto en la urboparko.
La malgrandaj vizitantoj
de la marioneta teatro el Borna
sidas sur granda herbejo
sub iom grizaj kaj pezaj nuboj,
kiujn ili tute ne rimarkas
en tiu momento.

Pro scivolo kaj mirego
ili apenaŭ povas fermi la buŝojn!
La pupoludisto sur la scenejo
havas pulĉinelon en la mano
kaj parolas al la gastoj.

Sed la pulĉinelo ege maltrankvilas,
ĉar la naskiĝtaga kuko malaperis.
Imagu foje pri tio:
La naskiĝtaga kuko estas for!
Granda katastrofo, ĉu ne vere?!

La pulĉinelo tute ne scias, kion fari?
Tial li demandas la infanojn,
kiuj estas ja ekspertoj pri malaperintaj kukoj.
Kompreneble la infanoj pretas helpi
la tre nervozan pulĉinelon,
kiu skuas ĉiam denove la kapon.

Sed ĝuste en tiu momento,
kiam la unuaj pluvogutoj falas
sur la plankojn de la scenejo,
subite reaperas la serĉita kuko
en la mano de la pulĉinelo.
Kia hazardo, nekredeble!
La pulĉinelo tre ĝojas pri tio,
ĉar la naskiĝtaga festo
nun povas esti daŭrigata!

La pupoludisto adiaŭas amike de la infanoj
kaj ankoraŭ diras, ke li nun devas rapidi,
ĉar la pulĉinelo tute ne ŝatas pluvon.
Kaj tiu vere tuj malaperas
en la bruna valizo
de la pupoludisto.

Ankaŭ la infanoj fuĝas nun
pro la grandaj pluvogutoj,
kiuj falas pli kaj pli rapide,
sub la vastajn arbokronojn
de la maljunaj kverkoj.