Enkomputiligis Don HARLOW

Kaj neniam plu revenu

de Cezar


Mi estas jam delonge antaŭ vi ĉi tie,
kaj mi restos ankoraŭ tiam en tiu silentejo,
kiam vi delonge estos reirinta
al via familio.

Mian nomon, tiun? Tiun mi dum jaroj
ne plu aŭdis, tiel, kiel ĉiuj aliaj
ĉi tie.

Kompreneble, nomojn ni ankoraŭ havas, ĝis
ankaŭ ili estos palaj, de l' vento taŭzitaj,
forlavitaj, detruitaj, kaj fine forblovitaj.

Sed neniu plu alparolas nin per niaj nomoj.
Rigardu foje ĉirkaŭ vin. Kion vi vidas?
Ĉu vi rimarkas tion? Nomojn kaj nomojn
kaj nomojn. Ili ĉiuj estis homoj, iam.
Antaŭ ol ili venis ĉi tien.

Ĉirkaŭrigardu ankoraŭfoje. Kaj nun rerigardu al mi.
Kion vi vidas? Jes, vi vidas nun vortojn
ĉizitajn en ŝtonon- sur mian tombŝtonon.

Ne forgesu tion, se vi revas plu pri mi, mia kara.
Ne forgesu, ke mi estas nun morta por vi.
Ĉu vi komprenas? Morta!
Foriru do de ĉi tie!
Kaj neniam plu revenu!