Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi serĉis ŝin vespere ĉe la maro proksime de ŝia domo, ĉar mi scias, ke ŝi ŝatas kuri nudapiede sursable, kiam la vento petole blovas kaj la ondoj kiel teneraj langoj volupte tuŝas la strandon. De ŝia domo estas nur kilometro ĝis la maro. Sed mi ne trovis ŝin. La strando estis malplena. Eĉ ne mevo videblis. Iu desegnis per la piedo grandan virinan okulon en la sablon, belan okulon, la okulon de diino. Ĉu estis ŝi, kiun mi dum mia tuta vivo serĉis? Kiu pentris la okulon per bastono? Mi iris plu sur la sablo kaj trovis en la sablo simplan desegnaĵon de koro, krude trapikita de forta sago. Bildon, kiun ŝi iam sendis al mi. Frenezulino, mokulino, tion VI desegnis!!! Kion vi faras kun mi? Kial vi forlogas min? SIRENO DE L' AMO, kial vi tiom turmentas min? Pripensu, ke mi perdis la kapon pro vi. PRO VI. PRO VI. NUR PRO VI. Mi iris plu sur la sablo kaj mi trovis la infanecan vizaĝon de mokema lunvirino. Kio tio estas? Kiu volas forlogi min? Homo aŭ diino? Kiu vi estas? Kiu vin sendis? Ĉu vi celas min? Min??? Diru!!! Kiun vi volas forlogi? Karulino! Diru fine! SIRENO DE L' AMO! FRENEZULINO! Kiun vi vokas per viaj lunpoeziaĵoj al vi? Mi iris plu sur la sablo, kaj nun mi trovis la spuron de malgrandaj delikataj piedoj, kiujn la multnombraj ondoj per siaj avidaj langoj volupte prilekis. Ĉu estis viaj piedoj? Ĉu tiuj de alia diino? Mi sekvis kurante la spurojn en la sablo kaj laŭte kriis kiel la kantisto Orfeo al la maro: Vi Dioj, diru al mi, kien tiu spuro kondukos? Al la lando NENIAMAJNO? Belulino, neniam mi vidas vin. Neniam mi povas kapti vin. Ĉiam vi kuras for de mi antaŭ ol mi povas atingi vin. FRENEZULINO, KARNAVALINO, SIRENO DE L' AMO, MONTRU VIN! Mi iris plu sur la sablo. Ŝtormo leviĝis. La dio de l' vento ekkoleris pri miaj stultaj demandoj. Sed la spuroj de la sireno en la flava sablo iom post iom forviŝiĝis. |