Enkomputiligis
Don HARLOW
Sciuro kaj kulturo
de Cezar
Demandis sin sciuro,
kio estas la kulturo?
Ĉu ĝi estas nur plezuro
aŭ ĉu grava por sciuro?
"Ĝi ja gravas, la kulturo",
panjo diris de l' sciuro,
"ĉar sciuro sen kulturo
estas besto sen futuro."