Enkomputiligis Don HARLOW |
Enirontoj en la babilejan labirinton de bizaraj retmondoj, estu memgardaj. Gardu vin kontraŭ la sirenoj, kiuj per misteraj voĉoj vokas vin. Kiel lertaj araneoj ili ŝpinas diligente siajn fajnajn retojn kaj atendas vin, por logi vin en sian fantazian mondon. Ili kisas vin per belaj frazoj kaj brakumas vin metafore, ĝis vi delasas de ĉiu rezisto kaj sekvas ilin. Se vi enirinte kaptiĝis en la reto, vi komence tute ne rimarkas tion. Ili babilas kun vi. Ili afablas al vi. Ili flustras al vi. Ili karese tuŝas vin. Ili per belaj mimoj salutas vin. Ili alludas pri diversaj sekretoj. En perfekte ŝpinita reto ili kondukas vin kiel en freneza hotelo ekde la enirejo kun la du diversaj haloj ĝis en la tre forajn privatajn kaj separatajn ĉambrojn. Kiel somnambulo aŭ lunatiko vi sekvas ilin sen hezito. Ili kantas kaj ludas por vi, vestitaj per diversaj buntaj flagecaj roboj, ili vualas vin per poeziaj kaj promesplenaj vortoj, ĝis vi ne plu scias, ĉu vi estas simpla viro aŭ iu aminda Kasanova. Ili preskaŭ ĉiuj havas ensorĉigajn nomojn, kiuj jam kiel programo entenas tion, kion ili intencas en vero. Ili ĉiuj ridetas kaj ridas, flustras kaj ĝemas, ĝis vi, naiva retbabilanto, preskaŭ timas freneziĝi pro plezuro kaj enamiĝas en unu el ili. Enirontoj en la bizaran labirinton de perfekte ŝpinitaj retmondoj, estu memgardaj! Mi avertas vin. Gardu vin kontraŭ la persvadaj sirenoj, kiuj per dolĉaj voĉoj kaj per belaj frazoj forlogas vin en sian reton, ĝis vi ne plu scias, kiu vi estas, de kie vi venis kaj kien vi iros. Sed mi ja scias, vi fieraj viroj, ke vi neniam kredos al mi. Nun vi des pli provos pruvi, ke mi malpravas, ke mi simple ne komprenas, ke nur mia fantazio estas troa. Sed mi tamen konsilas al vi: antaŭ ol vi komencos iujn aventurojn kaj perdiĝos eble por longa tempo en la bizara retolabirinto de misteraj intermondoj, kunprenu almenaŭ la fadenbulon de nia bona amikino Ariadne. Ŝia bulo vin savos. La sirenoj mem, kiuj ĉiuj certe pli spertas ol ni naivaj viroj, rigardas tion kompreneble tute alie. Ili estas konvinkitaj pri tio, ke ili neniam estus vokintaj nin, se ni ne antaŭe per nia ĉarmo kaj fanfaronemo estus provokintaj ilin. |