Enkomputiligis Don HARLOW |
Somera idilio | Ein Sommeridyll |
---|---|
La suno estas varmega, sed ne tro. Du knaboj metis lignan tablon el la mebloj de avinjo en la ĝardeno antaŭ la domo sur la herbejon, ĉe la ombrorando de la granda nuksarbo. Nun ili ludas kartojn ĉe tiu kvarangula tablo. Ili sidas kontente en kurtaj ledopantalonoj kaj kvadratitaj ĉemizoj. La vakerajn ĉapelojn ili leĝere ŝovis postkapen. Nigra kato atentas, ke neniu trompu ĉe la ludo. La limonadoglasoj de la knaboj brilas kiel diamantoj, kaj en la blua ĉielo promenas nubofamilioj. Ĉiuj formikoj, kiuj perdis la vojon, povas ankoraŭfoje savi sian vivon, ĉar aŭtentika vakero ne murdas senkulpajn formikojn. El la kasedomagnetofono perlas gajaj notoj: I came from Alabama with my banjo on my knee ... |
Die Sonne ist heiß, doch nicht zu heiß. Zwei Jungen haben einen Holztisch aus Großmütterchens Mobiliar in den Garten vor dem Haus auf den Rasen gestellt, in den Schattenrand des großen Nußbaumes. Jetzt spielen sie Karten an diesem viereckigen Tisch. Sie sitzen dort zufrieden in kurzen Lederhosen und karierten Hemden, die Cowboyhüte lässig nach hinten geschoben. Eine schwarze Katze paßt auf, daß keiner falsch spielt. Die Limonadengläser der Jungen funkeln wie Diamanten und am blauen Himmel spazieren Wolkenfamilien. Alle verirrten Ameisen kommen noch einmal mit dem Leben davon, weil ein echter Cowboy keine Ameisen tötet. Aus ihrem Recorder sprudeln heitere Noten : I came from Alabama with my banjo on my knee... |