Enkomputiligis Don HARLOW

En sonĝo nur?

de Cezar


En sonĝo nur
mi iom kun vi kuŝis,
en blua nokt' ĉe blua lago
apud vi?

En sonĝo nur
mi plukis por vi bluan floron
kaj donis ŝin sen vort'
al vi?

En sonĝo nur
vi kun rideto diris,
ke vi la Luno estas,
la lunin'?

En sonĝo nur
mi sentis vian spiron
kaj vian korpon
apud mi?

En sonĝo nur
mi ne plu sciis,
ĉu vi lunino estas
kaj ne tamen hom'?

En sonĝo nur
mi kisis vin honteme
ĝis mi en viaj brakoj
pro feliĉo svenis?

En sonĝo nur
vi tenis mian bluan floron
ĝis fine la mateno
vin forprenis?