Enkomputiligis Don HARLOW |
Spegulo, spegulo ĉe la vando, kiu estas la damo el fora lando? Spegulo, spegulo, kiu...? Estas nokto en tiu ĉi eta mansardo sub la tegmento. La plankoj knaras. Per longa poŝlampo mi serĉas la spegulon, kiu povus doni al mi la respondon. Iam mi kaŝis ĝin ĉi tie. Ie tie post la velura kurteno ĝi devas esti, la spegulo el Hispanio, kiu tiom fascinis min. Kie estas tiu parolanta spegulo, al kiu mi parolis, kaj kiu respondis al mi? Post la kurteno ĝi devas pendi. Mi ekprenas la kurtenon, sed subite io eksusuras, io moviĝas, mia haŭto tuj froste hirtiĝas. Spegulo, spegulo sur la vando, kiu estas la damo el fora lando? Spegulo, spegulo... Mi volas fortiri la kurtenon. Sed io tie ŝajne vere moviĝas, la pala luno mistere lumanta subite hele enradias tra la lukofenestro. Polveroj ekdancas sur la plankoj. Spegulo, spegulo ĉe la vando, kiu estas la damo el fora lando? Spegulo, spegulo... Kaj tiam mi glaciiĝas. La kurteno malfermiĝas kaj tiu mistera damo de sur la spegulo min subite tute reale kun grandaj belaj okuloj kaj en la vestoj de ciganino rikane alridas. |