Enkomputiligis Don HARLOW

Stultaj konsiloj

de Cezar


Kiam Sigi preparas siajn prunteprenitajn
elektrajn segilojn por la tranĉado de la heĝo,
la najbarinoj jam subridas kiel kokinoj sur kortego,
atendantaj iun agrablan sensacian okazaĵon,
kio estas tute malkonforma al la sciigoj en la radiofono,
en kiuj oni ĵus informas, ke certa Möllemann,
iu ambicia politikisto, post sia mortiga falo
per paraŝuto morgaŭ estos enterigata
en la centra tombejo de Münster.

Mi vidas Sigin dek metrojn for de nia karavano,
kiam mi ĝuste pigre trinkas kafon kun mia karulino Donjo.
Kiam mi rimarkas la subridadon, mi vokas laŭte:
"He, Sigi, atentu, por ke vi ne forsegu viajn fingrojn!"
Post longa momento li leviĝas, rigardas transen al mi,
kaj vokas, sed kun sufereca rideto:
"Dankon pro via stulta konsilo!"

Kiam la heĝo estas tranĉita de Sigi kaj de lia amikino Helga,
spite al diversaj malfacilaĵoj- ekzemple, ĉar la heĝosegilo ne segis-
la damoj denove sufiĉe laŭte subridas, sed nun jam
pro la iom tro taŭzita heĝo, kiu tute ne tiel perfekte
tranĉite aspektas kiel tiuj de la aliaj najbaroj
en la bangaloj apud ni.

Kaj nun ankoraŭ unu el la subridantaj najbarinoj diras:
"Sigi, kun la multaj detranĉitaj branĉoj ni ja nun povus
fari belan bivakfajron, kion vi pensas pri tio, Sigi?"

Sed Sigi ne havas tempon por tio, li devas ripari la tv-antenon,
kies kablon li tratranĉis ĉe la laboro je la heĝo,
kaj nur pro tio, ke Helga ne sufiĉe bone atentis.

Kiam mi jam kelkan tempon estas fininta tiun tekston
kaj vespermanĝis, venis tiu najbaro al mi, kiu donis
antaŭe al Sigi multajn valorajn konsilojn pro la heĝo.
Kiam li vidis, ke mi ĵus ŝovas kvaronan tomaton
en la buŝon, li diris moke al mi, ke mi ne mordu ĉe tio
en miajn fingrojn.

Sed kion respondi al tiaj stultaj konsiloj?

Mi prefere silentas kaj nur rikanas kiel Mefisto,
kiam li rajdis kun Faŭsto sur barelo malsupren
la ŝtuparon en la vinrestoracion "Kelo de Auerbach"
en Lepsiko, en la sama urbo, en kiu Sigi, la heĝoheroo,
ankoraŭ nun - post la tranĉado de la heĝo-
tute nevundite vivas.