Enkomputiligis Don HARLOW |
Ni sidas sub unu el niaj aceroj kaj matenmanĝas. Ambaŭ ni ankoraŭ baraktas kontraŭ certa dormemo. Sed nun mi hazarde ekvidas - spite al mia mia kutima blindeco - la sunfloron sur la kartontelero de mia neeldorminta Donjo, la floro preskaŭ tiel belas kiel la suno en la blua ĉielo super ni. Hieraŭ vespere ni trinkis tro da biero kaj sekan ruĝan vinon kun niaj najbaroj, kiam ni babilis post la kartludado ankoraŭ pri la tempo, kiam GDR ankoraŭ ekzistis kaj kiam mi studis en Halle marksisman-leninisman filozofion. Plie mi ankoraŭ sentis la bicikladon de la antaŭa tago en miaj rigidaj ostoj. Sed nun mi rigardas ankaŭ mian kartonteleron kaj vidas tie amuzigajn infanecajn desegnaĵojn de enamiĝinta paro sur multaj momentbildoj: La ridanta stria vireto veturas per rulŝuoj kaj kun koro surmane. Aŭ li portas florojn kun amletero aŭ grandegan florpoton aŭ... kion ajn - al ŝi! Ŝi etendas feliĉe la brakojn, flaras la odoron de ruĝa rozo. Blanka suno ridas sur la flava telero kun ruĝa koro ĉe la telerorando. Nigrablanka hundeto sidas tute nedanĝere en alia angulo. La amparo mano en mano promenas inter floroj sur somera herbejo. Kion diri? Mi estas tuŝita, mia dormemo subite forflugis, kaj mi devas rideti. La artaj buntaj teleroj helpis nin ne esti plu tiom grumblaj frumatene en nia rifuĝejo proksime de lago, ĉe nia malgranda ronda kaj blanka matenmangtablo. Nu, kaj kiu en superbazaro elektis la buntajn telerojn? Kompreneble mi mem, la familia respondeculo por artaj aferoj. Sed mi konfesas: sen rigardi ilin tiam tiam efektive. |