Enkomputiligis Don HARLOW

Abelaferoj kun sinoferoj

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.03


Ho sufero, la sufero
onidire kreas belon!
Do mi senprokraste igos
piki min ĉi fiabelon!

Vi abelo min ĉi aĉan
pikos, klare, tute juste,
tial ni du nian mondon
tuj rondigos tute ĝuste!

Se vi mortos, vi do mortos
foj' unua, sed ne lasta!
Foj' nek lasta, nek unua
laŭ kompreno pli elasta!