Enkomputiligis Don HARLOW

Vivu do l' Akademio

de Raymond SCHWARTZ

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.16


(Mi detajpis tiun poemon, ĉar ĝuste tiu mokado de Sxvarc havas aktualan signifon: Se oni pripensas, ke nur 11 procentoj de la membroj de la Akademio momente estas inaj esperantistoj, oni devas konkludi, ke preskaŭ nenio sxanĝiĝis ĝis nun. Por sxanĝi tiajn hontindajn statojn, ina solidareco, kiu devus montri sin en fortaj grupoj, nepre necesas, ĉu ĉe FEM, ĉu ĉe UEA, ĉu en aliaj E-organizoj, kie la viroj parte ankoraŭ nun regas, kvazaŭ ni vivus plu en la mezepoko..., kiam tio estis normala kaj laŭjura, ke la inoj servu kaj obeu al la viroj. Ankaŭ al la Akademio mem tio ĵetas tre suspektigan lumon. Ĉu tiu Akademio estas vere tiel reakcia, ke ili tie tiel elektas membrojn? Ĉu tiu Akademio povas fariĝi danĝero por la evoluo de Esperanto? Ĉu bremsilo? Se mi pensas pri tio, ke ekzemple sinjoro Goninaz estas akademiano, kiu respondecas por tio, kio legeleblas pri "virino" en la NPIV, mi devas diri, ke mi havas miajn dubojn.... [Cezar])

(melodio: Gaudeamus igitur...)

Certe, ke l' Akademi'
estas kompetenta,
kaj neniam ĝi eraras,
kiam ĝi nenion faras,
tio estas evidenta!

Inter ili estas du,
kiuj scias legi!
Bedaŭrinde dum kunsidoj,
kiam temas pri decidoj,
oni devas ilin veki!

Tiam ili grumblas: "Nu,
kion oni festas?"
Tiu, kiu nun al ili
povus per respond' utili,
ĝuste tiam ne ĉeestas!

Konsekvence l' Prezidant'
tuj deklaras klare:
"Se nenio plu por diri,
estas saĝe hejmeniri,
ni daŭrigos venontjare!"

Kiam iu post jardek',
pri kunsid' admonas,
ili tiom maljuniĝis,
ke ― de kiam ne kuniĝis ―
ili mem sin ne rekonas!

Kaj necesas multa temp'
por konstati ĝuste,
ke ilia prezidanto
estas tiu kunsidanto
kun salivtuket' surbruste.

Fine iu diras: "Nun
levu la pokalojn!
Ĉar urĝegas ion fari,
mi proponas tuj deklari,
ke ni trovis...kvin vokalojn!"

Ĉiuj ĵuras: "tio ĉio
estas ĉefdeklaro!
Ĝi meritas kukopecon
kaj ne rompos l' unuecon
de la esperantistaro!"

Kiam venis la moment'
tion ĉi subskribi,
ili sin komencis grati,
por finfine nur konstati,
ke neniu scias skribi!

Vivu do l' Akademi',
saĝa kaj tre klera!
Dum nur tion ĝi elvokos,
ni trankvile diri povos,
ke ĝi estas sendanĝera!