Enkomputiligis Don HARLOW

Al ni estas donitaj

de Klabund

elgermanigis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.06.21

Al ni estas donitajUns ist gegeben
Al ni estas donitaj:
nubeca rideto,
ŝtorma velo,
arbareca ombro,
milda astro.

Ni ligas la florojn
printempe. Ni levas
la fruktojn de la arbo
kaj elpremas la aŭtunon.

Kaj kiam salutas la vintro
kun svingigaj dancoj,
kaj kiam logas la noktoj
kun sonanta vino:

tremas niaj piedoj,
malheliĝas niaj okuloj,
sinkas niaj manoj,
la malplenaj, la pezaj ―
surplanke disverŝite
sango ludas ruliĝante.

La infanoj ridas
pri la ploroj de la maljunuloj.
Ili interpretas la sonoriladon
de malheliĝintaj sonoriloj
vespere kiel esperon
kaj matene kiel venkon.
Uns ist gegeben:
Ein wolkiges Lächeln,
Ein stürmisches Segel,
Ein waldiger Schatten,
Ein mildes Gestirn.

Wir binden die Blüten
Im Frühling. Wir heben
die Früchte vom Baume
Und keltern den Herbst.

Und winket der Winter
Mit schwingenden Tänzen,
Und locken die Nächte
Mi tönendem Wein:

Uns zittern die Füße,
Uns dämmern die Augen,
Uns sinken die Hände
Die leeren, die schweren ―
Verschüttet am Boden
Rollt spieldendes Blut.

Die Kinder verlachen
Die Tränen der Alten.
Sie deuten das Läuten
Verdunkelter Glocken
Am Abend als Hoffnung,
Am Morgen als Sieg.