Enkomputiligis Don HARLOW

Aliflanke

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.10.01


Malvespere la kuŝmeblon
mi forlasis kiel pulo
kaj piedis kuirejen.
Bonan havis mi humoron.
ĉar mi ŝparis vortradikojn.

Mi ŝtuparis antaŭdomen,
kaj laŭstratis ĝis haltejo,
poste mi amasveturis:
jen mi ŝparis aŭtobuson
estas mi eĉ rapidulo.

Bela estas mia tago!
Brilas la lumaĵ' pli granda
la kreita plej komence
antaŭ kre' de la firmaĵo.
Ho mi ŝparis eĉ la sunon!