Enkomputiligis Don HARLOW |
Tradukita helpe de germana traduko de Jahnheinz Jahn. La verkintino estas de Ganao.
Amato, venu al la montetoj, venu kaj malkovru min nova, tie, kie mia spirito formiĝis, amato, venu al la montetoj. Novaj ni estas kiel la nuda mateno, freŝe plenigitaj de la spiro de l' krepusko. Nudapiede ni kuras el la urbo, dancpaŝete supren al la montetoj. Tie, mia karulo, tie sur la montetoj, inter la multaj frapantaj aĵoj mi estos, sub la ĉielo, amato, nova kaj nuda, tie sur la montetoj. Amato, venu al la montetoj, venu kaj malkovru min nova, tie, kie mia spirito formiĝis, amato, venu al la montetoj. |