Enkomputiligis Don HARLOW

Omaĝe al la memoro de l' animhavaj estaĵoj

de Adalberto HULES

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.10.20


Ĝi havis Hundon, havis Katon.
Bovin', Ĉeval', ĉu vi komprenis
aero, akvo, tero, urbo,
al ĝi eĉ dio apartenis

Ĝi havis Hundon, havis Katon ―
vanas klopod': ja gust', koloro
nek sala, dolĉa klarigeblas
nek violblua sen esploro.

Hundo kaj kato ... Kion diri ...
Ni nomis Mondo tiun ĉion.
Orbis ― la Pictus, kaj trapulsis
vivanta sango la foliojn.

Ho, sango ... pulsis .. mondo ― vane,
nul, nul, nul mi scipovas diri.
Envenu, virkat-avĉjo; pluvas
...............................

Notoj

(1) La poemo aperis en la volumo Katoj kaj Ĉevaloj, en la jaro 1982, ĉe Hungara Esperanto-Asocio. Respondecis Tibor VASKÓ, eldonis laŭ la titolpaĝo Vilmos BENCZIK.
(2) Pri la poeto ĉi tie.