Enkomputiligis Don HARLOW

Ankoraŭ ne

de Ossip MANDELSTAM

elrusigis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2003.12.27


(Tiun poemon verkis Mandelstam en januaro de la jaro 1937. Li naskiĝis en 1891 en Varsovio kaj mortis en decembro de la jaro 1937 en la "arkipelago Gulago", en koncentrejo en Vladivosto, kie li vivis kiel punkaptito pro mokpoemo al Stalin. Mi prenis la poemon el la gazeto "Nova Germanio" (27./28.03) kaj tradukis laŭ la germana versio de Rainer Kirsch. [Cezar])

Ankoraŭ vi ne estas morta kaj ne sola,
tiom longe, kiom vi ĝuas kun la amikino
Sen kopeko la vastojn de tiuj ebenaĵoj,
la neĝŝtormon, la fridon, la nebulon.

En lukso-mizero aŭ ege povra kiel almozpetanto,
vi vivu trankvile kaj en konsolo.
Benataj estas la tagoj kaj la noktoj,
kaj senkulpa la dolĉa tono de la peno.

Senfeliĉa estas tiu, kiun timigas, kiel ties ombro,
la bojado de la hundoj, kaj kiun falĉas la vento;
kompatinda estas tiu, kiu mem nur duone vivanta,
iras al la ombro por peti almozon.