Enkomputiligis Don HARLOW

Anstataŭ dormi

de Eli URBANOVÁ

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.15


Matene en la tramo,
sur strato, sed plej ofte
dum maldormado nokte
mi pensas pri la amo...
Matene en la tramo,
sur strato...

Kaj ju pli da abrupto
mi aŭdas dissplitiĝi,
des pli mi pensas pri ĝi...
Pri amo, ne volupto...
Kaj ju pli da abrupto
mi aŭdas..,

Kaj urbo apatie
mienas jen kaj homoj
parolas nur pri mono...
Mi pensas pri ĝi... Tiel...
Kaj urbo apatie
mienas...

Pri amo, kiu ligi
nin ŝajnas plu, pri tiu...
Kaj mi ĝojegas, sciu,
kaj povus min mortigi...
Pri amo, kiu ligi
nin ŝajnas...