Enkomputiligis Don HARLOW |
Temas pri eksperimenta teksto, kaj oni avertiĝu, ke provo uzi la tri eksperimentajn morfemojn aliloke certe kondukos al nekompreno. La verkinto eksplicita anoncas, ke "la teksto nenion senvalidigas en la Fundamenta Gramatiko".
Venas de Ateno tul kantas de mateno ful, blankharulo kaj ruful': maljunulo kaj junul'! Venas de Ateno tul, drinkas de mateno ful, jen altulo, malaltul': maljunulo kaj junul'! Jen demandas flanka ul' renkontata malgajul', ne minace, sed sen takt', volas scii li pri fakt': Avo, kien trotas vi? Nepo, kien volas ci? Iras de Ateno tul kien nulo kun junul'? Marĝenuloj ― restas ni, sed ne nuloj estas ni! maljunulo kaj kunul' iras de mateno ful!!! Post komenco, venos fin' marŝas ni du al Berlin' , el Atena dudekop' restas laste nur duop'! Plasta ujo ― jen plastaĵ' Vitra ujo ― jen vitraĵ' Jen papera paperaĵ' ladskatola fieraĵ'! Ni botelojn ĵetis for! Diversklasen metis for! Jen junul' kaj maljunul' iras de mateno ful! Pasis jam longega temp' marŝas ni plu malgraŭ tent' ina, vina ― kaj serpent' malgraŭvente kaj sen pent' Venos al Berlino cu, estas certe, nur ni du, Tamen estos bela tag' kun blankplena verda flag' |