Enkomputiligis Don HARLOW

Belulino

de Pablo NERUDA

elhispanigis Cezar (laŭ germana traduko)

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.07.02


BelulinoSchöne
Belulino,
kia fontas en frideta roko
la akvo de fonto
kiel abunda fulmo da ŝaŭmo,
tia estas la ridado en via vizaĝo,
belulino.

Belulino,
kun fajnaj manoj kaj sveltaj piedoj,
kiel arĝentan ĉevaleton
facile irantan, kiel floron de l' mondo,
tiel mi vidas vin,
bela ino.

Belulino,
kun kupra taŭzita nesto
sur via kapo, nesto
kun la koloro de la malhela mielo,
en kiu mia koro brule flagras kaj ripozas,
bela ino.

Belulino,
viaj okuloj ne havas sufiĉe da spaco en via vizaĝo,
ne spacon sufiĉe surtere.
Landoj, riveroj estas
en viaj okuloj,
mia patrolando estas en viaj okuloj,
mi tramigras ilin,
ili donas al mi la lumon de l' mondo,
kiun mi tramigras,
bela ino.

Belulino,
viaj mamoj estas kiel du panoj,
farita el grenotero kaj ora papavo,
bela ino.

Belulino,
vian talion
mi formis per mia brako,
kiel rivero, kiu mil jarojn
ĉirkaŭtorentis vian korpon,
bela ino.

Belulino,
nenio kompareblas al viaj koksoj,
eble la tero havas
ie je sekreta loko
la volbaĵon kaj la odoron de via korpo,
ie eble,
bela ino.

Belulino, mia bela,
via voĉo, via haŭto, viaj ungoj,
Belulino, mia bela,
via estado, via lumo, via ombro.
Belulino,
ĉio ĉi estas mia, belulino,
ĉi ĉio estas mia, kara mia,
kiam vi kantas aŭ ripozas,
kiam vi kantas aŭ dormas,
kiam vi suferas aŭ sonĝas,
ĉiam,
kiam vi estas proksima au( fora,
ĉiam
vi estas mia, mia bela,
ĉiam.
Schöne,
wie im kühlen Gestein
das Wasser des Quells
als ein üppiger Blitz aus Gischt entspringt,
so ist das Lächeln in deinem Gesicht,
du Schöne.

Schöne,
mit feinen Händen und schlanken Füßen
wie ein Silberpferdchen,
leichten Ganges, Blüte der Welt,
so sehe ich dich,
du Schöne.

Schöne,
mit einem kupfernen Wuschelnest
auf deinem Kopf, einem Nest
von der Farbe dunklen Honigs,
worin mein Herz lodert und ruht,
du Schöne.

Schöne,
deine Augen haben nicht Raum genug in deinem Gesicht,
nicht Raum genug auf der Erde.
Länder gibt es, Flüsse gibt es
in deinen Augen,
mein Vaterland ist in deinen Augen,
ich durchwandere sie,
sie spenden Licht der Welt,
die ich durchwandere,
du Schöne.

Schöne,
deine Brüste sind wie zwei Brote,
aus Kornerde und Goldmohn gemacht,
du Schöne.

Schöne,
deine Taille,
sie wurde geformt von meinem Arm,
wie von einem Fluß, der tausend Jahre lang
deinen lieblichen Leib umströmte,
du Schöne.

Schöne,
nichts läßt sich vergleichen mit deinen Hüften,
vielleicht hat die Erde
irgendwo an geheimem Ort
die Wölbung und den Duft deines Körpers,
irgendwo vielleicht,
du Schöne.

Schöne, meine Schöne,
deine Stimme, deine Haut, deine Nägel,
Schöne, meine Schöne,
dein Sein, dein Licht, dein Schatten,
Schöne,
dies alles ist mein, Schöne,
all dies ist mein, du Meine,
wenn du gehst oder ruhst,
wenn du singst oder schläfst,
wenn du leidest oder träumst,
immer,
wenn du nahe bist oder fern,
immer
bist du mein, meine Schöne,
immer.