Enkomputiligis Don HARLOW

bondeziro

de Ernst JANDL

elgermanigis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.09, verkita 1978.07.28

bondeziroglückwunsch
ni ĉiuj deziras al ĉiu ĉion bonan:
ke la celita bato ŝin aŭ lin maltrafu je haro;
ke ŝi aŭ li, kvankam trafite, videble ne sangu;
ke ŝi aŭ li, kvankam sangante, neniukaze elsangadu;
ke ŝi aŭ li, kvankam elsangadante, ne sentu doloron,
ke ŝi aŭ li, disŝirite de doloro, retrovu la lokon
kie ŝi aŭ li ankoraŭ ne faris la unuan malĝustan paŝon ―
ni ĉiuj deziras al ĉiuj ĉion bonan
wir alle wünschen jedem alles gute:
dass der gezeielte schlag ihn just verfehle;
dass er, getroffen zwar, sichtbar nicht blute;
dass blutend wohl, er keinesfalls verblute;
dass, falls verblutend, er nicht schmerz empfinde;
dass er, von schmerz zerfetzt, zürück zur stelle finde
wo er den ersten falschen schritt noch nicht gesetzt ―
wir jeder wünschen allen alles gute