Enkomputiligis Don HARLOW

Centrala stacidomo

de Günter KUNERT

elgermanigis Donjo, Cezar kaj Frank

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.23

Je suneca mateno iu trovas interne de loĝejo oficialan skribaĵon: ĝi kuŝas sur la matenmanĝa tablo apud la taso. Kiel ĝi venis tien, estas ne certe. Apenaŭ malfermite, ĝi atakas la leganton per postulo:

Je la 5-a de novembro de la kuranta jaro matene je la oka vi devas aperi en la sinjora necesejo de la centrala stacidomo pro via ekzekuto, ordonas la oficiala skribaĵo sur griza ĉifoneca papero.

Por vi estas antaŭvidata la kabino 18. Ĉe neobeado de tiu postulo survoje de dekreto de la adminstracia servo povas esti ordonata puno. Ni rekomendas leĝerajn vestojn por povi garantii senĝenan procedon.

Iom pli poste la tiel koncernata aperas ĉe siaj amikoj. Trinkaĵojn kaj manĝajojn li rifuzas, sed postulas urĝe konsilon, sed li rikoltas nur seriozan kaj signifoplenan kapneadon. Decida konsilo aŭ helpoferto forrestas.

Sekrete oni certe sentas sin senŝarĝita, kiam post tiu homo kun nur limigita vivanteco la pordo klakas fermiĝe, kaj oni demandas sin, ĉu ne estis jam tro, ke oni efektive malfermis ĝin. Ĉu valoris la penon mi ne scias kiom ŝarĝi sur sin por ulo, de kiu atendeblis estontece tiom malmulte?

Tiu mem iras nun al advokato, kie oni proponas al li skribi proteston, sed en ĉiu kazo plenumi la fiksitan tagon (5-a de novembro), por eviti reprezaliojn. Sinjora necesejo kaj centrala stacidomo sonas ja tute eltenebla kaj prudenta. Nenio estas tiom varmege manĝata kiel kuirita. Ekzekuto? Verŝajne preseraro. En vero temas eble pri "ekzekucio". Kial ne? Tute penseble trovas tion la advokato, ke oni postulas de freŝe farita kliento, ke li venu al ekzekucio. Atendu. Konfidu! Oni devas konfidi! Konfido estas la plej grava.

Hejme la ordonato al la sinjora necesejo ruliĝas sen dormo sur siaj malsekiĝintaj littukoj Plena de brulanta envio li aŭskultas la petolan zumadon de muŝo. Tiu vivas! Tiu ne havas zorgojn! Kion tiu muŝo sciu de la centrala stacidomo?! Oni ja mem scias nenion pri tio... Meze de la nokto li sonorigas je la pordo de la najbaro. Tra la luketo algapas lin okulo, senesprima, ĝis la sonoriganto kapitulacas kaj la fingron prenas de la sonorila butono.

Ĝustatempe je la oka matene li enpaŝas je la 5-a de novembro la centralan stacidomon, tremetante de frosto, en kurtmanika sportĉemizo kaj tola pantalono, la plej leĝera, kion li posedas je tiaj vestaĵoj. Tie kaj tie oscedas senokupa pakaĵoportisto. Oni balaas la plankon kaj ŝprucigas ĝin per likvaĵo.

Tra la respegulanta malpleno de la sinjora necesejo resonas liaj solecaj paŝoj. La kabinon 18 li malkovras tuj. Li ŝovas moneron en la seruron de la pordo, kiu malfermsvingiĝas, kaj enpaŝas. Sovaĝe ekfuriozas en li la certeco, ke nenio okazos. Tute nenio! Oni volas nur ekzekucii ion, nenion pli! Tuj ĝi finiĝos, kaj li povos iri hejmen denove. Konfido! Konfido! Eŭforia sento grimpas en lia gorĝo. Ridetante li fermriglas la seruron kaj sidiĝas.

Kavaronan horon poste envenas du necesejoviroj, malfermas per kopia ŝlosilo la kabinon 18 kaj eltiras la leĝere vestatan kadavron, por porti lin en la brikoruĝajn profundojn de la centrala stacidomo, pri kiu ĉiu sciis, ke neniam atingis aŭ forlasis ĝin trajno, kvankam sur lia tegmento ŝvebis ofte la fumo de laŭdiraj lokomotivoj.