Enkomputiligis Don HARLOW

Ciemulo pardonpetas viemulinon

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.08.18


La verkinto skribas: "Mi ŝuldas dankon al mia Cez, toleranta, kaj al la mortinta Tibor PAPP, kiu aperigis ĉi tiun tekston en DB ― mortonte..

Ne koleru:
mi ne amas vin,
char mi amas cin.

Vi scias,
ke ci povas
kaj scipovas,
se vi volas,
sekvi miajn
pensojn,

kaj
ci sentas
ke ci povas,
se volas,
sekci miajn
sentojn ―

sen sekvi
miajn pensojn
sekcitajn.

Plej grave:
vi devas kompreni
cin.