Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉi-paŝ-kanto

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.07.10


Temas pri eksperimenta teksto, kaj oni avertiĝu, ke provo uzi la du eksperimentajn morfemojn aliloke certe kondukos al nekompreno.

Dontom! Diros mi neaĵon!
Min ne vokas la futur'!
Dontom, diros mi neaĵon:
min ne logas aventur'.

Dontom: diros mi neaĵon!
Min ne puŝas pasintaĵ'.
Dontom, diros mi neaĵon:
ne timigas min ĉi paŝ'.

Dontom, diros mi neaĵon:
mi ne saŭbas simple plu,
ĉu ne konas aŭ ne scias
kaŭzon mi de superflu'.


Dontom, nun la sun' ne brilas,
dontom, nun ne ŝvebas briz'
dontom, nun mi ne promenas,
ja deprimas min ĉi griz'.

Sentis mi min superflua
dum etaĝo kaj bandaĝ',
dum domaĝo kaj masaĝo,
laŭ la Ŝvarc-poema saĝ '.


Estas mi plu superflua
por vi Espo, por vi Fest',
por pland-iro Eŭrop-landa,
por vi, Espo-manifest'.

Aŭ mi tion ja missaŭbas,
ĉar ne konas tion mi,
kion scias ĉiu bubo,
kion saŭbas ankaŭ vi.

Glosoj

dontom:Mi diros ion, kio enhavas neon, mi tuj prononcos negativan frazon.
saŭbi: scii aŭ koni.
Espo: Esperanto, laŭ Kolomano Kalocsay en Lingvo Stilo Formo (1931).

Notoj

1) Johano Petik rekomendis uzi anstataŭ la verbo scii verbon savi. Scii ne estas, laŭ mi, forigebla, ja ĝi estas Fundamenta. Savi havas alian fiksitan kaj vaste konsciatan signifon. En la supra eksperimenta teksto mi do kvazaŭ rekomendas la novan vorton saŭbi, kiu kunkovras la centrajn signifokampojn de scii kaj koni.

2) La eksperimenta vorto *dontom* estas pri-konversacia frazovorto: ĝi atentigas pri baldaŭo (tujo) de nea frazo aŭ propozicio. Ĝi ne estas parto de la (ĝin sekvanta) nea propzicio.