![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Georg Heym (1887-1912) estis la filo de prusa justicoficisto, vizitis la gimnazion kaj ekstudis sen la plej eta emo jurosciencon. En liaj taglibroj reveme staras apud Baudelaire, Verlaine, Rimbaud, Keats, Shelley, la nomoj de Kleist, Grabbe, Büchner. "En miaj sonĝoj mi ĉiam vidas min kiel Dantonon aŭ kiel viron sur la barikado..." En januaro de la jaro 1912 li dronis ĉe la sketado sur la glacio en la rivero Havel.
La frua perfektiĝinto postlasis malampleksan verkon. "Sed tiuj tricent paĝoj kvindek jarojn okupis kaj traskuis legantojn kaj komentistojn. Estis antaŭ ĉio kelkaj poemoj kiel 'Kun la veturantaj ŝipoj', 'Viaj okulharoj, la longaj', 'Berlino', kiuj ĉiam restis efikaj, novaj, ekzemplodonaj. Neniu, kiu legis tiujn strofojn, povis forgesi ilin tute. Neniu antologio, kiu pretendis esti valora, povis esti sen ili... Georg Heym konsternis la tempkunulojn kaj la postnaskitojn per malvasta verko, kiu senpardone aŭguris teruron kaj pereon, kiam aliaj ankoraŭ diboĉis en ekstremaj idilioj..." (laŭ la dorsa flanko de blukolora Reclam-kajereto) [Cezar]
Esperante | Auf Deutsch |
Ĉiuj pejzaĝoj plenas jam de l' blu' laŭ hor', ĉiu bosk' kaj arb' de l' rivero ŝvelanta al norda for'. Blankaj eskadroj, nuboj, densa velobend'. Kaj la bordoj ĉielaj post tio disiĝas en lum' kaj vent'. Se l' vesperoj sinkas, dorm' anoncas sin, iras la sonĝoj, la belaj, facilpiede en nin. Ili ludas timbalojn mane sen sovaĝ'. Kelkaj flustras kaj tenas lumojn ĉe la vizaĝ'. |
Alle Landschaften haben Sich mit Blau erfüllt. Alle Bäume und Büsche des Stromes, Der weit in den Norden schwillt. Leichte Geschwader, Wolken, Weiße Segel dicht, Die Gestade des Himmels dahinter Zergehen in Wind und Licht. Wenn die Abende sinken Und wir schlafen ein, Gehen die Träume, die schönen, Mit leichten Füßen herein. Zymbeln lassen sie klingen In den Händen licht. Manche flüstern und halten Kerzen vor ihr Gesicht. |