Enkomputiligis Don HARLOW

Devokanto je ĵokeo

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.14


Ĉi tiu teksto estas eksperimenta.

Lin turmentas la ideo,
ke li devos iri baldaŭ ―
ĉu li devos iri mustom,
ĉu li devos iri zoltom?

Ĉu li devos iri zoltom,
ĉu li devos iri mustom ―
aŭ li simple saltos pro ke
eblos iĝi tuj ĵokeo?!

Glosoj

devi mustom ― devi pro trudo
devi zoltom ― devi pro devokonscio

Noto

La uzo de mustom kaj zoltom spegulas iel influon de Karolo Piĉ, sed la formoj mem ne devenas de li.