Enkomputiligis Don HARLOW

Festo januara

de Jorge das NEVES

Aperis en la poŝtolisto "satkulturo" 2004.02.07


Sur haŭto bruna, kia ĉokolado,
la eleganta robo adoleskas,
ĉar belulino venas al Movado
kaj Esperanto ĉarme fosforeskas.

Milde ĉirpas muziko de cikado ...
Poliglotino, kvazaŭ ŝi Uneskas
aŭ portas torĉon de Olimpiado.
La Januara festo inkandeskas!

Vekiĝas la dormanta movadano
ĉar renoviĝas Kooperativo
per la bongusta ŝaŭmo de ĉampano.

Ho, Festo Januara! Ho, Destino!
Plias soneto en recitativo:
kulpas la ĉarmo de la belulino.