Enkomputiligis Don HARLOW |
Kiam mia fratino estis invitinta ŝin kaj mi iris malfermi la pordon por ŝi, la suno envenis, eniris steloj, enpaŝis du tritikaj harplektaĵoj kaj du senfinaj okuloj. Mi estis dekkvarjara kaj arogante malhela, malvasta, vortŝparema, kun sulkigita frunto, morna kaj formala: Mi vivis, de la arbaro malsekigita, kun la araneoj, min konis la skaraboj, la trikoloraj abeloj, mi dormis sinkinta en menton, kun la perdrikoj. Jen enpaŝis Guillermina kun du bluaj fulmoj, kiuj trakuris mian hararon kaj min fiksis kiel spadoj sur la murojn de la vintro. Tio okazis en Temuco. Tie malsupre en la aŭstrala sudo, je la limo. Lante la jaroj preterpasis, stamfante kiel dikhaŭtuloj, hurlante kiel frenezaj vulpoj, malĉaste la jaroj preterpasis, kreskantaj, trivitaj, mortsimilaj, kaj mi transloĝiĝis de nubo al nubo, de lando al lando, de okuloj al okuloj, dume je la limo la pluvo falis en la sama maniero. Mia koro migris en netransdoneblaj ŝuoj, kaj mi eltenis la dornojn: kie mi estis, ne estis trankvilo, kie mi atakis, oni batis min, kie oni min mortigis, mi falis, kaj mi restariĝis tute freŝa, kaj tiam kaj tiam kaj tiam kaj tiam... daŭrus tro longe rakonti ĉion tion. Mi devas aldoni nenion. Mi venis en tiun mondon por vivi. Kie do estas Guillermina? |