Enkomputiligis Don HARLOW

Haj-kanto

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.03


(Aux: poŝtelefona konversacio)

― Ha lo, hola, mi ekiris...
― Haj!?
― En vendejon mi eniris...
― Haj?
― Mi aĉetis por vi florojn...
― Ha!
― Kaj mi kuris al metroo...
― Ho!
― Kunveturis... ŝvitularo
― Haj...
― Ne amuzis min priflaro
― Haj...
― Viaj floroj superkape
stis tenataj miamane...
― Haj...
― Min kubutis fraŭlineto
― Haj...
― Mi kubutis fraŭlineton
― Kaj?
― Tuj rapide mi eliĝis
― Haj...
― Mi ekkuris al la placo...
― Haj...
― Nun mi staras antaŭ vi jam
― Kaj?
― Donos al vi rozbukedon ― tuj.

Glosoj

haj: frazovorto, per kiu oni sciigas al kunparolanto, ke oni auskultas tiun kun scivolo
rozbukedo: bukedo el rozoj

Notoj

1: Frazovorto estas vorto kun valoro de tuta frazo
2: Rozbukedo valoras pli ol frazovorto