Enkomputiligis Don HARLOW

Haole, la diino ĉokolada

de Jorge das NEVES

Aperis en la poŝtolisto "satkulturo" 2004.02.07


Rimarko por nespertuloj: odalisko: sklava servistino en haremo (precipe en Turkio, sed eble ankaŭ en Brazilo)

La ritmo de poemo prosperas je koncerto ...
La ĉokolada korpo de tiu belulino
flugetis virtuale al sablo en dezerto
kaj ŝi nun odaliskas sen tempo kaj destino.
Amata de sultano, fariĝas ŝi juvelo,
komforte en oazo. Ŝi dancas kaj aŭroras ...
Ŝi tamen rajtas ĝui la vivon en kastelo
ĉe bosko, lago, cignoj ... Poeto metaforas!
Ne sablo, eĉ ne tendo, ne danco, ne sultano!
Ŝi belas en Brazilo kaj amas Esperanton!
Sendube ŝi ne volas regulojn de Korano
kaj ŝi ne ambicias la brilan diamanton.
Ŝi volas daŭri muzo -- kaj muzo kaj virino --
vojaĝi, kiel mi, sur la vosto de kometo
kaj ne paradi lukse per ora limuzino ...
Preferas ŝi l' altaron en koro de poeto!