Enkomputiligis Don HARLOW

Jozefokanto

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.03


Dek Jozefoj dum kvar REFoj el la 1980aj jaroj.

Antaŭlonge, dum REFoj
renkontiĝis Jozefoj,
dum kvar REFoj ― dek uloj,
maldikuloj, dikuloj.

Kvar soclandaj Jozefoj,
Josip, Joŭŝko, Juzef kaj
Joĵe venis samvoje,
tri el ili kvarfoje.

Kromsoclandaj Jozefoj
Dzouzef, Ĵozef kaj Jusef
venis por po du tagoj
malgraŭ altaj flug-pagoj.

Venis Sankta Jozefo,
laboristo-bonulo,
benis ĉiujn Jozefojn
bona ben-fervorulo.

Eble jam tri Jozefoj
Esperanton forlasis:
Du Jozefoj forpasis ―
dudek jaroj jam pasis.

Glosoj

REF: Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.
Jozefo: Esperanta nomo, interalie de la Tera patro de Jesuo Kristo kaj de konata Habsburga regnestro kun ĉapelo kaj ia numero.