Enkomputiligis Don HARLOW |
El: Poemaro kaj prozeroj
Ofte mi vin pripensis, ofte legis, sed ne ĝis nun korrekte kiel homon alparolis, ĉar ĉirkaŭ vin renomon, mitojn kaj kulton la jardekoj tegis. Mi do kun la admir' koleron flegis, vin vortmartele, kiel epitomon de idoligo, celis; kaj vian Romon Danuban ― tro dikteman ― protestegis. Sed mense mi hodiaŭ reaŭskultis versojn far vi, kaj kiel multe, hante, vi en amara horo plorsingulis. Mi tiam estis knavo, sed konstante respertas, nune, tian troizolon; do dankas ĉi lamenton, ĉi izolon. |
25.6.1969