Enkomputiligis Don HARLOW

Ki

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.08.18


Temas pri eksperimenta teksto, kaj oni avertiĝu, ke provo uzi la kelkajn eksperimentajn morfemojn aliloke certe kondukos al nekompreno.

Diru al mi ki
diru al mi ki
diru al mi
kion volas vi ―
certe ja la samon
volos mi.

Diru al mi ki,
diru al mi ki,
diru al mi
kien iros vi,
ja samloken iros
ankaŭ mi.

Diru al mi ki,
diru al mi ki,
diru al mi
kion faros vi
certe ĝuste samon
faros mi.

Venu al mi cu,
diru al mi kej,
diru ke vi restos
ja kun mi!
Diros mi ke restos
mi kun vi!

Iros al vi cu,
diros al vi kej
mi ke iros mi kun
vi oŭ kej.
Diru tion tuj al
ĉiu kej.

Glosoj

al vi cu ― tien, kie vi estas
al vi kej ― al vi, kiel persono, por via kompreno
oŭ kej ― (sekve al la Esperanta vorto de Karolo PIĈ) ― en ordo, mi konsentas kaj kunagemas kun vi

Notoj

1) La morfemo kaj vorto kej estas konfirma postpozicio kun senco "dativa"
2) La morfemo kaj vorto cu estas konfirma postpozicio pri finpunkto de movo
3) La supra teksto estas eksperimenta teksto por Espo kaj Pjaspo