Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉu kiseton?

(Brazila gaŭĉa kanto)

elportugaligis Karesema

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.01.25


Gaŭcino mi vin amas
Vin adoras kun fervor'
Vi respondu, amatino,
De kiu estas via kor'?
Mia koro apartenas
Al la dolĉa amato mia
Se vi volos nu eltrovi'
Vi demandu al koro via
Mi demandis al mia koro
Respondu bonvole al mi
Ho, kiu faras min sopiri
Ĝi respondis: Estas vi!
Kiam mi revenos baldaŭ
Mi promesas doni al vi
Nur brakumon kaj kiseton
Ĉu permesos tion al mi?